Home Page »  L »  La Pafklik
   

La Povo Lyrics


La Pafklik La Povo

Ĉe mi estas ĉe televido
En ĉiuj artikoloj kiujn vi legas
Mi bela kaj granda, metu vi do
Tuj mian portreton, bonegas
Kun mi povo kiel obsedo
Estas tiel: homaro al miaj piedoj
Mi havas monon por korupti
Neniun solvon por alporti
Demokraio estus sinmorti
Kredu, kredu partopreni
Povon vi ne rajtos teni
Ne indas veni plendi
Laboristoj, malgrandaj fiŝoj
Vi ricevos malvarman duŝon
Kaj strategie mi alsendos
Policistojn kaj armeon, indos
Por preni vian varman korpon
Jes pli varma ol via cerbo
Plenigita de televidajxo
Kie oni parolas pri mi
Kaj mi, denove mi, senĉese mi
Via granda frato, amo, estonteco

Mi reprezentas la povon
Mono kiel nura kamarado
Kontraŭu min, vi ricevos
Kelkajn kuglojn en vian kapon

Por miaj ĵurnalistoj agado de teroro
Sinonimas kun nura kontestado
Ĉar kun timo je la koro
Popolo staras sen iu ajn movo
Kio ? Sed pri kio vi parolas ?
Ne estu ridinda, vi solas
Mi ĉiam kun armeo de ŝafoj
Kiuj min sekvas. Katastrofo !
Estas miaj revolucioj kiuj trafas
Neniam ruĝaj, prefere oranĝaj
Kun mono mi trovas ĉiam aranĝojn
Kineje por biletode kvin
Dolaroj, infanoj rigardos vin
Plorantan en malhela korto
Tiom amuza kapti insekton
Por forpreni ĝian flugilon
Ne ekzistas kantraŭuloj
Ĉar ili kontraŭ ĉiuj vin ludas
Fakte al vi multe ŝuldas
Vi estas mi, jes fakte memoru
Vi kreis min per via silenta konsento
(Per via silenta konsento)

Al rekantajxo
Most Read La Pafklik Lyrics


the digital vault: how unreleased pop albums end up on the black market
The Digital Vault: How Unreleased Pop Albums End Up On The Black Market
Evren E. - 13 Sep 2026
from streaming to the stage: how music discovery is changing concert culture
From Streaming To The Stage: How Music Discovery Is Changing Concert Culture
Sasha Mednikova - 28 Aug 2026
behind the curtains: the logistical nightmare of stadium tours
Behind The Curtains: The Logistical Nightmare Of Stadium Tours
Chris Page - 17 Aug 2026
post malone to perform at 2026 fifa world cup closing ceremony
Post Malone To Perform At 2026 Fifa World Cup Closing Ceremony
Faith Thompson - 14 Jul 2026
music, tours, and motherhood: how rihanna stays connected on the road
Music, Tours, And Motherhood: How Rihanna Stays Connected On The Road
Evren E. - 29 Jun 2026
Browse: