Home Page »  L »  La Pafklik
   

Gangstero Esperantista Lyrics


La Pafklik Gangstero Esperantista

Katakana
Gangstero esperantista, karega
Ne pacifista kaj vulgarega
Katakana alvenis esperantien
Tial bieroj jam mankis friduje
Jam perante aferojn kontraŭleĝajn
Kiuj rapide igos homojn malstreĉaj
Ne provu denonci min, samideano
La ĉeforganizanto estas Platano
La Pafklik repas laŭ muzik'
Kun freneza lirik', kaustika poetik'
Tiel mia amik', vi rekonu fanatikojn
Kun elektrika efik' tute sen etik'
Ĉiuj respektas nin pro tima efekto
Kiun ni afektas dum furioza spekt'
Reprezentas gangsteroj de la mondo tuta
Mortos tiu kiu diros opinion refutan

Platano
En la mondo venas la mafio
Regos sur granda familio
De facila mono, kuzin'
Nun de loko al loko-kain'
Ĉu volas vi esti gustanta
De glavo sangon soifanta
Neniu rajtos paroli
Kiel en Napoli
Paralela ekonomio, senhonto
Mono ne dormas ĉe UEA-konto
Revendas manĝkuponojn
Kaj Eo-metodojn
Sed ne fortan drogon
Kiel volapuk' aŭ Klingon
Perfidul', avertis mi pri via troigo
Devas nun zorgi pri via nuligo
Vi ricevos kuglojn kiel manĝon
Neniu skandalas dum mia aranĝo

Katakana
Nun, nia fortun'
Kreskanta samtempe nia imun'
E-o estis ja nia oportun'
Amasiĝas mono po tun'
Hoj ja ĉiun kontinenton mi komercis
Jen tiamaniere la lingvon mi ekzercis
Regas ni la komercon mondskale
Pasportan Servon kaj muzikproduktadon totale
Ankaŭ kontrolas ni la disvendojn
De pafiloj, en renkontiĝoj multas la mendoj...
Vi rekonu nin pro nia murdista ŝajn'
Kaj nia fajfo pri ĉiu ajn

Platano:
Kiam mi krias "Fek al Esperanto"
Tuj ekvideblas mia ora dento
Hej jo... simpla vilaĝano: demando
Respondu al mi sen mensogo
"Krom mono, kio gravas?"...
Nenio, krimo pagas...
Jes ja... tial ni tiel agas
Esperanto estas sen dubo
Nova oportuno por korupto
Murdista sono iras al kapo
Forgesu Don Corleon kaj Al Capon'
Memoru pri Platano, Katakana
Memoru ke Pafklik estas malsana
"Infomisto, ĉe ni, perdas falangon"
Regulo enslange skribite per via sango

Vivu, vivu la verda ŝtel'
Timu, timu la gangstera stel'
Most Read La Pafklik Lyrics


post malone to perform at 2026 fifa world cup closing ceremony
Post Malone To Perform At 2026 Fifa World Cup Closing Ceremony
Faith Thompson - 14 Jul 2026
music, tours, and motherhood: how rihanna stays connected on the road
Music, Tours, And Motherhood: How Rihanna Stays Connected On The Road
Evren E. - 29 Jun 2026
tom holland marries zendaya in a private wedding ceremony
Tom Holland Marries Zendaya In A Private Wedding Ceremony
Sasha Mednikova - 16 Jun 2026
the new hitmakers: how social media is rewriting the rules of music discovery
The New Hitmakers: How Social Media Is Rewriting The Rules Of Music Discovery
Chris Page - 05 Jun 2026
katy perry brings massive free concert to mexico fenapo festival
Katy Perry Brings Massive Free Concert To Mexico Fenapo Festival
Faith Thompson - 27 May 2026
Browse: