Home Page »  L »  La Pafklik
   

Jen La Pafklik Lyrics


La Pafklik Jen La Pafklik

Katakana
Alvenas ĉe la dorso kaj rompas cervikon
Staras kiel urso, provokas panikon
De ĉiuj elektitaj ni estas unikaj
Deklaras militon al ĉiuj skeptikaj
La popoloj alvokis nin ĉar ni efikas
La mesaĝo per nia rep' amplifikas
Fakte kaj reale mankas repon enbutike
Do ni esprimas esperanton polemike
Repas por mono ne por la plastik'
Sed ĉefe ni muzikumas por la efik'
Forgesu ĉiujn aliajn muzikojn
Nur aŭkultu niajn mirindajn diskojn

Platano
Jen Platano, jen mia lirik'
Mi tro ŝatas parolaĉi sur elektronik'
Tranĉas ritmon kiel ŝuriken'
Sub haŭte doloro iras ŝriken
Ni apenaŭ ekzistas, ni jam estas klasik'
Konataj de Ĉinio ĝis Afrik'
Frenezas ni, ĵus fuĝis el klinik'
Kaj per niaj vortoj vekiĝas la publik'
Vidu murdistan teknikon
Kaj nun vi konas la Pafklikon

RK
Jen la Pafklik'! (x7)

Katakana
Jes ja, Katakana, jen nomo mia
Kaj nun mi daŭros ne haltigebla
Ĉar mi certe havas multe da aferoj direndaj
Mi esprimu pri temoj revoluciemaj
Jen sincera repaĵo en mondo de fekuloj
Tempas ke la homoj malfermu la okulojn
La kliko de la paf' estas jam puŝita
La mensogado estas nun fuŝita
Mi estas la plej bona en ĉiuj ĵargonoj
Mi malkombas eĉ senharulojn per ciklonoj
Ŝatata de ĉiuj inoj tra kontinentoj
Dronas eĉ fiŝoj pro rimaj torentoj
Ni faligas birdojn per laŭta tertremo
Inter ĉiuj muzikoj estas ni la kremo
Dum ni repas ni ne ricevas salajron
Nur celas ni esperantie eki fajron

Platano
Averto, alvenas ni kamikaze
Enumas la kanton sen perifraze
Rekte kiel aŭtoŝoseo ĝis via kapo
Nia albumo, nur venonta etapo
Fekigas ĉiam la konstipon
Kiel la VerdVarmĈilipipro
Ĉe ĉiuj koncertoj amasas viktimoj
Ni foje troigas en niaj rimoj
Produktegas kiel mi estus Vinilkosmo
Ni sendis konkurantojn al la kosmo
Pafklik umas en ĉia stilekzercoj
Ni unue ĉion elpensis kiel la persoj
Atentu ĉar antaŭ debati estas mi violenta
Kiel Snoop drogumas kaj flugas kiel Clark Kent
Kiel vagado inter la novulinaj kruroj
Mi malrapide sendas vin al plezuroj

RK
Jen la Pafklik'! (x7)
Most Read La Pafklik Lyrics


post malone to perform at 2026 fifa world cup closing ceremony
Post Malone To Perform At 2026 Fifa World Cup Closing Ceremony
Faith Thompson - 14 Jul 2026
music, tours, and motherhood: how rihanna stays connected on the road
Music, Tours, And Motherhood: How Rihanna Stays Connected On The Road
Evren E. - 29 Jun 2026
tom holland marries zendaya in a private wedding ceremony
Tom Holland Marries Zendaya In A Private Wedding Ceremony
Sasha Mednikova - 16 Jun 2026
the new hitmakers: how social media is rewriting the rules of music discovery
The New Hitmakers: How Social Media Is Rewriting The Rules Of Music Discovery
Chris Page - 05 Jun 2026
katy perry brings massive free concert to mexico fenapo festival
Katy Perry Brings Massive Free Concert To Mexico Fenapo Festival
Faith Thompson - 27 May 2026
Browse: