Home Page »  L »  La Pafklik
   

Komerca Lyrics


La Pafklik Komerca

(Pafklik' Ĉu vi volas iom da sono ?)

Alten, malalten; dekstren, maldekstren

Aŭskultu ĉi tiun sonon
Kiu iel similas
Al merda komercaĵo
Kaj kredu min, ĝin facilas fari
Tamen same bona kiel radio, vi povas kompari
Ja mi celas diri
Ke tro da homoj aŭskultas idiotigajn muzikojn
Ŝajnas ofte ke junuloj ŝatas miri
Pro naivaj muzikaĉaj artifikoj
Nu, fikiĝu muzikuloj de fanfarono
Kiuj produktiĝas nur pro mono
Kaj ĉu ne aspektas ke ili klopodas
Simili al ia lando, kiu plej riĉas
Ĉu vi regas la lingvon
Kiun vi uzas en via fiproduktivo
De monavida motivo
Ĉi ĉiuj provokoj malveraj
Sopirigas diri mokojn pri insultoj viaj, kaj
Kliŝoj daŭrigataj en tekstoj kaj filmoj
Iĝas referencoj de tro de popoloj – fek
Eble kulpas aŭskultantoj mem
Kiuj ŝatas stulte tiajn kliŝojn sen tem'
Jen kulturo de senscio kaj cerbolavado
Por socio de mona rego kaj konsumado
Ĉu estu la recepto aŭdinda
Movu vian pugon kaj iĝu blinda

Platano:
Ĉampana ŝaŭmo sur t-ĉemizo via
Jen ekaperas brusto perfekta
Sed post multe da aŭskultado via
Kanto aldonas neniun efekton
Blonda, kvazaŭ nuda, stultaspekta
Kaj daŭre pri la sama temo, sama objekto
Amo inter knabino kaj knabo
Ni ĉiuj komprenis de l' unua silabo
Ne kredu esti de Areta Franklin la ido
Vi nur estas reprodukto de tabloido
Ĉe radio nur merda merkata iluzio
Sekso rimas kun mono en ĉi-strategio
Ŝakira, Riana. Pugo ne mensogas
Kiam temas pri video kiu allogas

Rekantaĵo: Movu, movu, movu – movu vian pugon
Ĵetu ĵetu ĵetu – ĵetu vian cerbon

Alten, malalten, dekstren, maldekstren (x 2)

Amo sekso stulta kanto, movu svingu kaj ne haltu
Kantu saltu kaj ne pensu
Most Read La Pafklik Lyrics


post malone to perform at 2026 fifa world cup closing ceremony
Post Malone To Perform At 2026 Fifa World Cup Closing Ceremony
Faith Thompson - 14 Jul 2026
music, tours, and motherhood: how rihanna stays connected on the road
Music, Tours, And Motherhood: How Rihanna Stays Connected On The Road
Evren E. - 29 Jun 2026
tom holland marries zendaya in a private wedding ceremony
Tom Holland Marries Zendaya In A Private Wedding Ceremony
Sasha Mednikova - 16 Jun 2026
the new hitmakers: how social media is rewriting the rules of music discovery
The New Hitmakers: How Social Media Is Rewriting The Rules Of Music Discovery
Chris Page - 05 Jun 2026
katy perry brings massive free concert to mexico fenapo festival
Katy Perry Brings Massive Free Concert To Mexico Fenapo Festival
Faith Thompson - 27 May 2026
Browse: