Home Page »  D »  Dolchamar
   

Solaj Paroj Lyrics


Dolchamar Solaj Paroj

Sola chambro, ene sidas nur du homoj
Apartamentoj izolitaj en chiuj domoj
Mallumighas, sed shi vidas nur televidon
Leghera suspiro, de mia fenestro mi vidas chion

Chorus

Solaj paroj, solaj vivoj
Konstruis siajn prizonojn
Fremdighintaj, sin izolintaj
Ili sekvas siajn ordonojn senkonscie
Ghis malaper

Sola penso, kaj ghin audos neniu persono
Au ghi subighas al zumado en la fono
Familiestro antau chio nur sentas sin febla
Kiel kutime li senkiale estas incitebla

Solaj paroj…

Sed mi… Ne volas dormi
Ne volas cedi
Ne volas kashi
Ne volas kredi

Mi volas tushi
Mi volas kushi
Mi volas vidi
Mi volas vivi

Mi volas senti sen penti


Browse: